Vorto parolata, aŭ deklamado (angle: Spoken Word) estas speco de prezentado surbaze de parola poezio, do poezio verkita je relative malalta lingva nivelo kaj evitante malfacilajn lingvajn formojn. Male al la aŭtoroj de arta poezio, la verkistoj de la parolata poezio ne direktas siajn vortojn al presado sed al legado al publiko, kutime en kombinaĵo kun korpa lingvo aŭ muziko. La simpleco de la vortoj kaj la aldonaj mezuroj faritaj distingas la parolatan poezion disde la arta poezio. La prezentoj kutime traktas sociajn aŭ personajn aferojn, kaj la prezentistoj uzas diversajn rimedojn, krom la legado mem de la vortoj, por intensigi la mesaĝon kaj ĝian pikon. Oftaj rimedoj inkluzivas la uzon de korpa lingvo kaj muzikaj instrumentoj. La stilo ne havas metrikan aŭ rimajn ŝablonojn, kaj la skriba strukturo estas tute libera. Plej multe de la emfazo estas sur la kvalito de la prezento kaj la interligo kun la spektantaro dum ĝi.
La parolata poezio devenas de la pratempo kaj troveblas en multaj antikvaj kulturoj, de Afriko ĝis Aŭstralio. En la pli vasta mondo, ĝi tamen disvastiĝis nur fine de la unua mondmilito, post la kultura reviviĝo de afrik-usonanoj en Usono, konata kiel " Harlem Revival ".
En la 21-a jarcento, la ĝenro rilatas al postmodernismaj prezentartoj kaj iuj muzikstiloj, kiel hiphopo, ĵazo, bluso kaj populara muziko.